Novaĵoj

Benelukso estas aktiva regiono, se temas pri Esperanto. Delonge ekzistas tie jenaj kupolaj asocioj:

Belga Esperanto-FederacioFlandra Esperanto-Ligo (FEL) – Valona Esperanto-Asocio (V.Esp-o) – Esperantista Brusela Grupo (EBG) – SenlimeEsperanto Nederland.

Informoj pri eventoj de lokaj kluboj (kaj informoj pri lokaj kluboj mem) aperas en Eventa Servo de UEA.

Beneluksa Kongreso

En Benelukso regule okazas Beneluksa Kongreso. En 2024 ĝi okazos en Hasselt. En 2023 ĝi okazis en Bouillon. En la Beneluksa Bitarkivo troviĝas artikoloj, fotoj kaj filmetoj pri la Beneluksa Kongreso en 2022 en Ieper kaj la en 2021 en Charleroi.

Novaĵkanalo Beneluksa

En Telegram ekzistas plurlingva novaĵkanalo kun (jam pli ol 600) prilingvaj artikoloj. La celgrupo estas precipe beneluksaj esperantistoj. Por aliri la kanalon, vi ne devas membriĝi en Telegram. Sufiĉas alklaki ĉi tie. Ĝuu 🙂

Eventoj en Benelukso

Krom la Beneluksa Kongreso, gravaj kaj regule revenantaj eventoj en Benelukso estas la Studosemajnfino de Esperanto Nederland, la decembra tutbelga Zamenhoffesto kaj la printempa renkontiĝo PEKO.

Nur en Belgio: